Zebro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Zebro
Equus quagga boehmi
Equus quagga boehmi
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Neparhufuloj Perissodactyla
Familio: Ekvedoj Equidae
Genro: Ekvo Equus
Subgenro: Hippotigris
Specioj

Monta zebro Equus zebra
Hartmana zebro Equus hartmannae
Stepa zebro Equus quagga
Grevia zebro Equus grevyi

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Zebro estas la nomo de kvar specioj de sudafrikaj ekvoj, similaj al ĉevaloazeno, sed kun pli longaj oreloj kaj kun flava aŭ blanka felo malhelbrune striita. Ilia kolhararo estas brose mallonga.

Oni nun rekonas kvar speciojn kaj multajn subspeciojn (la tri specioj estas montara zebro (Equus zebra), hartmana zebro Equus hartmannae, stepa zebro (Equus quagga), kaj grevia zebro (Equus grevyii). Formortinta subspecio estis la kvago Equus quagga quagga), kiu diferencis per desegno de strioj, per formo de la kapo kaj oreloj. Kelkaj pli similas al ĉevalo, aliaj al azeno.

Specioj[redakti | redakti fonton]

Zebrino estas graveda dum 12 ĝis 14 monatojn, pro kio zebrido naskiĝas tre evoluinta. Jam kelkajn horojn post naskiĝo zebrido scipovas kuri kaj salti kaj do gardi sin kontraŭ rabobestoj.

Kuriozaĵo[redakti | redakti fonton]

En kelkaj landoj oni nomas zebrostria pasejo la striojn sur ŝoseo, kiuj indikas piediran transirejon - lokon, kie piedirantoj rajtas transiri la ŝoseon de unu trotuaro al la kontraŭa.

Referencoj[redakti | redakti fonton]