Pasvorto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pasvorto estas sekreta signoĉeno kiun la uzanto (persono aŭ programo) devas prezenti por ricevi la rajton aliri komputilan risurcon. Foje la termino ankaŭ estas uzata en pli ĝenerala senco, ekzemple en la rakonto de Ali Baba kaj la 40 ŝtelistoj por malfermi eniron al kavo per la vortoj "Sesamo malfermiĝu".

Pasvorto plej ofte estas ligita al uzantonomo, kiu identigas kiu aŭ kio volas havi aliron al certa loko aŭ informero. Pasvorto estas sekreta, kaj uzantonomo estas kutime publika.

Enigon de uzantonomo kaj pasvorto oni kutime nomas "ensaluti" aŭ "saluti"; forlason de sesio oni nomas "elsaluti" aŭ "adiaŭi".

Sekureco de pasvorto[redakti | redakti fonton]

Malbonintenca kodumulo povas kaŝe ekhavi aliron al sekretaj informoj se tiu persono ekscias la pasvorton. Tial pasvorto en profesia medio estas ofte komplika kaj regule ŝanĝata. Averaĝa komputilo povas trovi pasvorton de 5 signoj ene de kelkaj horoj. Pasvorton de 6 signoj retrovi daŭras kutime kelkajn tagojn. Por esti pli certa, ofte pasvorta signoĉeno konsistas el kombino de teksto kaj ciferoj, minusklaj kaj majusklaj literoj kaj de aliaj simboloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]