Paĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paĝoj de libro.

Paĝo estas ĉiu el ambaŭ flankoj de folio de libro, gazeto aŭ iu ajn publikaĵo. Alivorte, laŭ PIV ĉiu el la du flankoj de paperfolio, sur kiu oni skribas aŭ presas, kaj ankaŭ ties enhavo, nome tio, kio estas skribita aŭ presita sur ĉiu flanko de paperfolio, kaj ankaŭ figurasence parto de verko aŭ okazaĵaro.[1] Pro konvencio la unua paĝo de libro estas dekstra, kaj tiele ĉiuj maldekstraj estas parnumeraj kaj inverse. Tio okazas ĉe plej parto de eŭropdevenaj lingvoj, inklude Esperanton. Tamen en aliaj lingvoj kiuj estas legeblaj el dekstra maldekstren (araba, hebrea kaj persa, krom la ĉina kaj japana, kiam ili estas skribitaj vertikale), la unua paĝo estas maldekstra kaj la leganto iras el maldekstro al dekstro.

Plej ofte ĉiu paĝo montras sian numeron ĉu supre ĉu malsupre kaj plej malofte, sed ankaŭ eble sur la ekstera flanko.

La nombroj de paĝoj de difinita libro estas unu el la ĉefaj informoj pri tiu libro post ties titolo, aŭtoro, eldonejo, eldonloko kaj dato. Ĝis antaŭ nelonge tiu informero pri difinita libro gravis por precizaj taskoj: kategoriigo, scienca esplorado, konkursoj, prezo-kosto ktp. Tamen ekde kiam ciferecaj tekstiloj povas senprobleme per unu klako diri kiom da vortojkaraktroj havas libro, tiu iama informero perdis gravon antaŭ la nombro de vortoj aŭ karaktroj kio estas pli signifa.

Kiam oni citas tekston prenita el libro, plej ofte necesas indiki la paĝon el kiu oni prenis la citaĵon.

La du flankoj de paperfolio nomiĝas averso kaj reverso.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV, SAT, Parizo, 2002, paĝo 829.