Nokto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Animacio de komplete rotacianta Tero dum nokto

La Nokto estas taga tempoperiodo en iu loko, kiam tiu loko forturniĝas de la suno, kaj pro tio mallumiĝas. Sur la tero, estas nokto ĉe iomete malpli ol duono de la planedo ĉiam. Kiam nokto estas ĉe unu flanko de la planedo, la alia estas prilumata, tie estas tago. Pro la rotacio de la Tero ĉirkaŭ ties akso, tago kaj nokto ĝenerale alternas dum 24-hora periodo. Tamen, pro la kliniĝo de la Tero, noktoj estas pli longaj en vintro ol en somero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Lumoj de la nokta tero

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri nokto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Gardu kandelon por la nokto. 
  • Citaĵo
     Kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas. 
  • Citaĵo
     Nokte eĉ monstro estas belulo. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-11-22.