Nigro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nigra)
#000000

Nigro estas la koloro de karbo, ebono, kaj de la ekstertero. Nigro estas la plej malhela neŭtra koloro, la malesto de reflektata lumo. Tiele ĝi estas la malo de blanko.

En la lingvo Esperanto la vorto "nigro" kiel ĉiuj nomoj de koloroj estas A-karaktera radiko.

Fiziko[redakti | redakti fonton]

Nigra korpo estas teoria koncepto, objekto absolute nigra, kiu ensorbas tutan lumon. Alberto Ejnŝtejno esploris ĝian elsendokapablon.

Nigra lumo estas neklera nomo por ekstrema transviola lumo, ĉar, kvankam nevidebla de homoj, ĝi kaŭzas, ke kelkaj substancoj fluoresku.

Simbole[redakti | redakti fonton]

En Eŭropo nigro tradicie estas negativa koloro, asociata kun seriozeco, nokto, malbono, malbona antaŭsigno, morto, sorĉado, malĝojo, satanismo ktp. Tiukontinente la funebraj vestoj nigras. Nigro plue estas koloro de konservativaj, kristanaj partioj, kaj de anarĥiismo.

En Ĉinio nigro reprezentis akvon kaj nordon.

En Japanio nigro reprezentis nokton, misteron, supernaturan, malfeliĉon kaj morton.

La koloroj de la tajĝi-figuro en la Jino kaj Jango-koncepto estas nigraj kaj blankaj, simbolante bonon kaj malbonon.

Viduloj ankaŭ imagas la vidataĵon de blinduloj kiel nigra, simila al okulfermado.

Nigro ofte estas la koloro de timigaj dioj, ekz-e hinduisma Mahakala "La granda nigra".

Nigro estas unu el la tutarabaj koloroj.

Nigro estas la koloro de la Anarkiistoj, kies flago estas tiel kolorita, iafoje kun ruĝo.

Homa raso[redakti | redakti fonton]

Oni ankaŭ nomas "nigruloj" homoj kun malhelbruna haŭto: negroj, aborigenoj, melanezoj, dravidoj.

Aliaj etnoj estis nomitaj "nigraj", ĉu pro relativa malhelhaŭteco aŭ alikaŭze:

Nuancoj de nigro[redakti | redakti fonton]

  • karbonigra - intense nigra (<"karbo")

Kombinoj de nigra farbo[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale iom da nigro "malheligas" farbon, ekzemple nigro kun bluo kreas "malhelbluon".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]