Miaŭ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miaŭ de kato


Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

Miaŭ estas la esperantlingva onomatopea voĉigo de plenkreskaj katoj. Miaŭo povas esti asertiveca, kortuŝa, amika, aŭdaca, bonveniganta, atenton petanta, postulanta aŭ plendanta. Ĝi eĉ povas esti silenta, kiam la kato malfermas la buŝon sed ne faras sonon. Plenkreskaj katoj ne miaŭas unu al alia kaj tiel la miaŭado de plenkreskaj katoj al homoj probable estas pro-aldomiga etendaĵo de la miaŭado de katidoj.[1]

Lingvaj diferencoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj lingvoj havas malsamajn vortojn por la sono "miaŭ", inkluzive de miau (en la belorusa, finna, franca, germana, hispana, hungara, kroata, litova, malaja, pola, portugala, rumana, rusa kaj ukraina), mňau (en la ĉeĥa), mjaw en la sorabaj lingvoj, meong (en la indonezia), njäu (en la estona), νιάου (latinlitere niau, en la greka), ņau (en la latva), miauw (en la nederlanda), ニャー (latinlitere njā, en la japana), (latinlitere māo, en la mandarena ĉina), miao (en la itala), miav/miaumjav/mjau (en la dana, norvega kaj sveda), mjá (en la islanda), 야옹 (latinlitere ja-ong, en la korea), میاؤں (latinlitere mijāʾūṉ, en urduo) kaj meo-meo (en la vjetnama).[2][3][4] En la angla, la literumo "meow" unuafoje uziĝis en 1842. Antaŭ tio, la vorto literumiĝis "miaow," "miau" aŭ "meaw."[5] En kelkaj lingvoj (kiel en la ĉina 貓, māo), la voĉigo fariĝis la nomo de la besto mem.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Meowing and Yowling (angle). retpaĝaro 'Virtual Pet Behaviorist'. organizaĵo ASPCA. Alirita la 16-an de januaro 2016.
  2. νιαουρίζω (greke). Word Reference. WordReference.com. Alirita la 16-an de januaro 2016.
  3. فیروز اللغات اردو جامع, latinlingve "Fīrozullug̲h̲āt: Urdū jāmiʻ", urdua unulingva vortaro, ‑a eldono (urduo), Lahoro: eldonejo Fīrozsanz, p. 1334. ISBN 9690005146.
  4. Peggy Bivens. (2002) Language Arts 1, Volume 1 (angle). Saddleback Publishing, p. 59. ISBN 978-1562-54508-6.
  5. Meow (angle). Alirita la 16-an de januaro 2016.