Kantocigno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kantocigno


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Cigno Cygnus
Specio: C. cygnus
Cygnus cygnus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kantocigno (Cygnus cygnus) estas birdo el la familio Anasedoj kun grando de ĉirkaŭ 150 cm. Temas pri granda cigno el la Norda Hemisfero. Ĝi estas la eŭrazia similaĵo de la nordamerika Trumpetocigno.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kantocigno.

Ĝia plumaro estas pure blanka, la bekopinto estas nigra, la bekobazo citronflava. Ĝi tenas la kolon rekte, etendante. Ĝi ofte eligas voĉon similan al ĉaskorno. Tiuj listigitaj karakterizaĵoj bone distingas ĝin de la Muta cigno. La Kantocigno estas pli granda ol la Malgranda cigno, kiu havas pli longan, platan kapon, kaj alian voĉon. La junbirdoj estas grizbrunaj, pli grizaj ol idoj de la Muta cigno.

La Kantocigno estas simila laŭ aspekto al la Malgranda cigno. Tamen ĝi estas pli granda, nome 140–165 cm longa kun enverguro de 205–275 cm. Ties pezo estas tipe en gamo de 7.4–14 kg, kun averaĝo de 9.8–11 kg ĉe maskloj kaj de 8.2-9.2 kg ĉe inoj. Konstatita rekordo estis 15.5 kg de vintrumanta masklo de Danio. Ĝi estas konsiderata inter la plej pezaj de flugantaj birdoj.[2][3] Ĝi havas pli angulecan kapodeklivon kaj pli varian bekomodelon kiu ĉiam montras pli da flavo ol nigro (dum la Malgranda cigno montras pli da nigro ol flavo).

Tri Kantocignoj kaj unu Muta cigno plej dekstre.

Diferencoj inter eŭropaj cignoj[redakti | redakti fonton]

Temas pri tre similaj specioj, jam separataj pro la geografia distribuado: nome, la Muta cigno estas la plej suda, kun reproduktejoj el suda Skandinavio tra Baltio. Pollando kaj Ukrainio al suda Rusio kaj Centra Azio (vintrejoj tra Germanio, Francio kaj Brita Insularo), dum la Kantocigno reproduktiĝas en Islando, Svedio, Finnlando kaj norda Rusio (vintrejoj en Britio, Danio kaj laŭ la Danubo al Nigra Maro) kaj la Malgranda cigno reproduktiĝas eĉ pli norde nur en pleja norda Rusio ĉe la Arkto (kun disaj vintrejoj foje koincidaj kun tiuj de la Kantocigno).

Laŭ aspekto, la unua diferenco separas la Malgrandan cignon el la aliaj du, pli grandaj, nome maksimuma longo de 127 cm kontraŭ 160 cm respektive. Tamen la Kantocigno kaj la Malgranda cigno havas flavan bekobazon anstataŭ oranĝeca (kiel la Muta cigno) kaj nigran bekobordon, dum ili diferenciĝas inter si pro pli granda flava areo de la Kantocigno. Krome la Kantocigno kaj la Malgranda cigno koincidas ankaŭ en pli rekta kolsinteno, dum la Muta cigno plej ofte tenas ĝin kurbece kiel formo de litero so. Eĉ plej rimarkinde la Muta cigno montras kontrastan nigran karunklon super la bekobazo, tute foresta el la aliaj du specioj; klare ankaŭ studoj pri evoluo kaj speciparenceco separas la Mutan cignon el la aliaj du.

Ankaŭ junuloj montras ke la du flavbekaj specioj parencas dise el la Muta cigno, kies junulo montras unuavintre pli markatan kontraston inter grizaj kaj blankecaj areoj, dum la flavbekaj specioj montras pli svagan aŭ mildan bildon.

Distribuado kaj kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tutmonda distribuado: flave, reproduktejoj; blue, vintrejoj; verde, la tutan jaron.

Ili flugas - krom dum la reprodukta sezono - grupe, en oblikva aŭ V-formo. Ĝi vivas apud akvejoj. Temas pri gregema specio for de la reprodukta sezono. Ties populacio estas ĉirkaŭkalkulata je 180,000 individuoj. Tiu specio reproduktiĝas ĉefe en tundro arkta (Rusio, Skandinavio, Islando).

La Kantocignoj postulas grandajn areojn de akvo por vivi, ĉefe kiam ili ankoraŭ kreskas, ĉar ties korpopezo ne povas esti eltenita de siaj kruroj dum longaj periodoj de tempo. La Kantocigno pasas multe el sia tempo naĝe, penserĉante manĝon en akvo, aŭ manĝante plantojn kiuj kreskas en la fondo.[4]

La Kantocignoj havas profundan hupan alvokon kaj, spite sia grando, estas povaj flugantoj. La Kantocignoj povas migri multajn centojn de mejloj al siaj vintrejoj en norda Eŭropo, Mediteraneo, Kaspia Maro kaj orienta Azio (norda Ĉinio, Koreio, Japanio). Ili reproduktiĝas en ĉearkta Eŭrazio, pli sude ol la Malgranda cigno en la tajga zono. Ili estas raraj reproduktuloj en norda Skotio, ĉefe ĉe Orkney, kaj ne pli da kvin paroj reproduktiĝis tie lastajn jarojn. Tiu birdo estas eventuala vaganto en okcidenta Nordameriko. Reproduktuloj de Islando travintrumas en Granda Britio kaj Irlando, ĉefe ĉe la naturrezervejo por akvobirdoj de la Royal Society for the Protection of Birds kaj de la Wildfowl and Wetlands Trust. Aliaj travintrumas malmultnombre en orienta Francio (Alzaco, Loreno).

La Kantocignoj pariĝas porvive, kaj ties cignidoj restas kun ili la tutan vintron; ili foje kuniĝas kun idaro de antaŭaj jaroj. Ties preferata reprodukta habitato estas humidejo, sed duonhejmigitaj birdoj konstruas neston ie ajn proksime de akvo. Kaj masklo kaj ino helpas konstrui la neston, kiu povas iĝi enorma, kaj la masklo restas vigle la neston dum la ino kovas. La reprodukta sezono komencas maje aŭ junie. La ino kutime demetas 4-7 ovojn (eksterordinare 12) kiu estas 11,2 x 7,0 cm grandaj. La cignidoj eloviĝas post ĉirkaŭ 36 tagoj kaj havas grizan aŭ brunan plumaron. La cignidoj povas flugi post 120 al 150 tagoj.

Ili manĝas ĉefe an akvo, sed ankaŭ surtere ekzemple vintre ĉe kampoj de cerealoj.

Tiu cigno kaj homoj[redakti | redakti fonton]

Naĝanta kantocigno.

Ĝi estas nacia birdo de Finnlando kaj aperas en la finna monero de 1 eŭro.

La Kantocignoj estas tre multe aprezataj en Eŭropo[5] kaj estas facile bredata en kaptiveco.

La Kantocigno estas specio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

La tutmonda etendo de la viruso H5N1 atingis Brition en aprilo 2006 laŭ formo de mortinta Kantocigno trovita en Skotlando.[6]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BirdLife International (2004). Cygnus cygnus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 09 May 2006. Database entry includes justification for why this species is of least concern
  2. Brazil, Mark, The Whooper Swan. Christopher Helm Ornithology (2003), ISBN 978-0-7136-6570-3
  3. CRC Handbook of Avian Body Masses de John B. Dunning Jr. (Eldonisto). CRC Press (1992), ISBN 978-0-8493-4258-5.
  4. (1988) Mondadori, Arnoldo: Great Book of the Animal Kingdom. Nov-Jorko: Arch Cape Press, p. 182.
  5. (1988) Mondadori, Arnoldo: Great Book of the Animal Kingdom. Nov-Jorko: Arch Cape Press, p. 183.
  6. "Bird flu swan was from outside UK", BBC News, 11a de aprilo 2006.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans-Günther Bauer, Einhard Bezzel kaj Wolfgang Fiedler (Hrsg): Das Kompendium der Vögel Mitteleuropas: Alles über Biologie, Gefährdung und Schutz. Band 1: Nonpasseriformes – Nichtsperlingsvögel, Aula-Verlag Wiebelsheim, Wiesbaden 2005, ISBN 3-89104-647-2
  • Hans-Heiner Bergmann; Hans-Wolfgang Helb; Sabine Baumann; Die Stimmen der Vögel Europas – 474 Vogelporträt mit 914 Rufen und Gesängen auf 2.200 Sonogrammen, Aula-Verlag, Wiesbaden 2008, ISBN 978-3-89104-710-1
  • T. Bartlett: Ducks And Geese - A Guide To Management. The Crowood Press, 2002, ISBN 1-85223-650-7
  • Hartmut Kolbe: Die Entenvögel der Welt. Ulmer Verlag 1999, ISBN 3-8001-7442-1