Filino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Filino estas virina infano: knabinovirino en rilato al siaj gepatroj. La vira egalaĵo estas filo.

En patriarkaj socioj, filinoj ofte havas malsamajn aŭ pli malmultajn familiajn rajtojn ol filoj. En kelkaj socioj, estas kutimo por edzo aĉeti edzinon de ŝiaj gepatroj per edzina pago. La malo de ĉi kutimo, kiam la gepatroj pagas iom da mono al nova edzo estas doto.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri filino en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Edzigu filon, kiam vi volas, - edzinigu filinon, kiam vi povas. 
  • Citaĵo
     Kia patrino, tia filino. 
  • Citaĵo
     Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝis. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-11-19.