Etaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Etaĝo estas horizontala tavolo de ĉambroj en konstruaĵo.

Depende de kutimoj de la lando, oni numeras etaĝojn de tero de 0 aŭ de 1. Sed se oni numeras ilin de 0, pri la etaĝo numero 0 oni diras, ke ĝi estas teretaĝo sed ne numero 0.

Laŭ Francisko Azorín etaĝo estas samnivela parto de domo.[1] Kaj li indikas etimologion el greka stege kaj de tie la latina staticum. Kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj subteretaĝo, keletaĝo, teretaĝo, interetaĝo, ĉefetaĝo, beletaĝo, unua etaĝo, dua, tria, mansarda etaĝo, subtegmenta etaĝo, atika etaĝo, plur-apartamenta etaĝo.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 68.
  2. Azorín, samloke.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Alto de etaĝo preskaŭ ĉiam estas tia, ke homoj povu facile iri, do ne malpli ol 2,5 metroj. Se la konstruaĵo estas por uzino, kiu bezonas grandajn aparatojn, la alto povas esti multe pli granda. Ankaŭ en oficejaj konstruaĵoj oni faras pli altajn etaĝojn por havi lokon por diversaj multegaj dratoj. Krome, alta etaĝo signifas prestiĝon de posedanto de la konstruaĵo.

Por tralokiĝi inter etaĝoj konstruaĵoj havas ŝtuparojn, liftojn kaj rulŝtuparojn.

Kvanto da etaĝoj en diversaj partoj de la sama konstruaĵo povas esti diversa se

  • La etaĝoj en diversaj partoj havas diversajn altojn (ekzemple ofte estas pli altaj haloj);
  • La partoj de konstruaĵo mem havas diversajn altojn;
  • La konstruaĵo lokiĝas sur deklivo de tero.

Krome, kiel etaĝo iam nomiĝas horizontala tavolo de pecoj de aparato.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]