Banano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bananoj vendata en superbazaro.
Pizango kaj pizangujo.

Banano estas malrekta frukto multe produktata en la tropikaj landoj. Ĝenerale kiam matura estas flavkolora, sed estas varioj kun malsamaj koloroj, eĉ ruĝa. De sia sudorienta origino, la banano multe vojaĝis, ĝis atingi Afrikon, la insulojn de la Pacifiko kaj fine Sudamerikon. En multe da landoj oni konsideras la bananon kiel esencan eron de la nutraĵaro.

La vorto "banano" devenas el la volofa lingvo.[1]

La fruktoj ariĝas en grapolo kiu povas esti pli ol 1 m longa. La grapolo formiĝas de diversaj fruktaroj kiuj en kelkaj lingvoj oni nomas "manon", ĉar la fruktoj sidas sur ĝi kvazaŭ fingroj. Plej gravaj specioj estas (Musa sapientum, L.) kun multe da kulturataj varioj kaj la kuirbanano (M. parasidiaca) tiu ĉefe manĝata post kuirado aû fritado. Ĉiuj el ili el la genro Musa.

La banano nekontesteble viciĝas inter la plej gravaj tropikaj fruktoj. Dum 1992 la tutmonda produktado estis 66 milionoj da tunoj: nur la produktado de citrusoj ĝin superis. La matura banano enhavas grandajn kvantojn da kalio kaj da sukero. La frukto estas tre energidona (po 375 kJ je 100 gramoj) kaj bone digestebla pro sia eta grasa enteno. Tial ĝi estas plej ofte krude manĝata. En la bananplantejo oni plukas la bananojn kiam ili ankoraŭ verdas. Malpli fragilaj ol la maturaj fruktoj, ili posvas pli bone elteni la transportadon. La bananoj tuj vojaĝas al distribucentroj (eksportmerkatejoj) kie la maturado estas kelkfoje plirapidigata per konservado en eteno. Naturkondiĉe tiu karbonhidrogeno estas farata de la planto mem.

La planto[redakti | redakti fonton]

Ekzemplero de Musa acuminata.

Kvankam la bananujo povas atingi grandan alton (9 m), ĝi ne estas arbo. Ĝi efektive ne produktas lignan trunkon. La ŝajntrunko estas reale formita el la petioloj de la folioj. Tiuj ĉi interplektiĝas kaj fariĝas portanta strukturo, kiel falsa trunko. La petioloj havas ekstremaĵe grandan foliplaton kaj ĉe la centro medianan nervuron. La folioj povas atingi 4 m longe kaj 1 m larĝe. La tigo de la bananujo estas tre mallonga kaj tute subtera. Ĝi aperas sur rizomo, kiu periode produktas novajn tigojn. La rizomo portas gravan amason de longaj kaj maldikaj radikoj, kiuj kreskas sub la tero.

La bananplantoj estas plurjaraj kultivaĵoj kiuj kreskiĝas el dika subtera tigo el kiu aperas rapide kelkaj kopsoj de kiuj normale oni lasas unu por favori la kreskon de la fruktoj, kiuj povas esti rikoltitaj dum la tuta jaro.[2]

Ĝi postulas inter 80 kaj 180 tagojn por disvolviĝi komplete. Laŭ idealaj kondiĉoj, ĉiuj inaj floroj fruktiĝas, adoptante fingroforman aspekton kiu kondukas al la fakto, ke en kelkaj lingvoj oni nomas "mano" la seriojn laŭ kiuj la fruktoj fruktiĝas. Povas esti inter kvin kaj du dek "manoj" (serioj) por spiko, kvankam normale oni senbranĉigas tiun parte por eviti la disvolvigon de neperfektaj fruktoj kaj eviti ankaŭ, ke la fina burĝono konsumu la energiojn de la planto. La tranĉopunkton oni fiksigas normale en la "falsa mano", unu en kiu aperas nanaj fruktoj. Totale la planto povas produktir ĉirkaŭ po 300 ĝis 450 fruktojn por spiko, kiu pezas pli ol 50 kg.

Maskla infloresko de bananujo.

La frukto estas epigina falsa bero de 7 ĝis 30 cm de longo kaj ĝis 5 cm de diametro, kiu formas fortikan grapolon. Ĝi estas ŝirmita per ledeca verda perikarpo ĉe la nematura ekzemplero kaj intensa flava, ruĝa aŭ laŭstrie verda kaj blanka se matura. Ĝi estas de linia aŭ falĉileca formo, inter cilindra kaj klare angulforma laŭ la variaĵo. La baza pinto mallarĝiĝas krute al pedicelo de 1 ĝis 2 cm. La pulpo estas blanka al flava, riĉa en amelo kaj tre dolĉa; ĝi povas esti iom adstringa aŭ gumeca pro sia kvanto de latekso, faruneca kaj seka. Tre rare la diploidaj aŭ tetraploidaj variaĵoj produktas semojn, kiuj estas nigraj, globoformaj aŭ neregulaj, kun faldeca surfacu, de ĝis 16 × 3 mm de grando, inkrustitaj en la pulpo. La triploidaj variaĵoj, kiel 'Cavendish', neniam produktas semojn.

La fruktoj de la banano disvolviĝas el la kerno de la bananujo, en granda pendanta grapolo, formita de kelkaj «manoj» aŭ niveloj, kun ĝis du dek fruktoj por "mano" (aro). La grapolo enhavas tri ĝis du dek nivelojn kaj povas pezi de 30 ĝis 50 kg. La «fingroj» estas la unuopaj fruktoj, averaĝe de 125 gr, de kiuj proksimume 75 % estas akvo kaj 25 % estas seka materio.

Parte senŝelita banano.

Ĝi havas eksteran protektan ŝelon, kun nombraj longaj kaj maldikaj fadenoj kiuj estas la vaskulaj faskoj de la floemo, kiuj etendiĝas laŭlonge inter la ŝelo kaj la interna parto. La internan parton de la ordinara flava dezertovariaĵo oni povas dividiĝi laŭlonge en tri sekcoj kiuj korespondas al la internaj partoj de la tri karpeloj disformante permane la nemalfermitan frukton.[3] En la kultivataj variaĵoj, la semoj apenaŭ ekzistas; ties restaĵoj estas tre malgrandaj nigraj makuletoj en la interno de la frukto.[4]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La genro Musa estis kreita de Karolo Linneo en 1753.[5] Oni kredas, ke la nomo povus deriviĝi el Antonio Musa, kuracisto de la imperiestro Aŭgusto, aŭ ke Linneo povis adapti la araban vorton por banano, nome mauz.[6] La genro Musa apartenas al la familia Musaceae (Muzacoj).

La dekomenca klasigo de Linneo baziĝis sur malabundaj ekzempleroj disponeblaj en Eŭropo, kie la klimato ege malhelpas la eblojn akiri kaj teni plantojn bonstate. En sia verko Species Plantarum de 1753, li inkludis kun la nomo Musa paradisiaca ekzempleron de bananujo, kun longaj kaj maldikaj fruktoj kaj brakteoj kaj masklaj floroj persistantaj en la rakio de la infloresko, kiun li povis observi persone en la forcejo de George Cliffort, proksime de la nederlanda urbo Haarlem. Ses jarojn poste li aldonis en sian priskribon Musa sapientum, ekzemplero kiu produktis desertofruktojn, kun masklaj floroj dehiskaj kaj kun pli malgranda enhavo de fekulo en la frukto.

Bananujo en la insulo La Palma, Kanarioj.

La sistematiko APG III atribuas al Musaceae la ordon Zingiberales, parto de la klado commelinidae de la plantoj kun floroj unukotiledonaj.[7]

La klasigo de bananujoj kultivitaj estis dum multa tempo problemiga temo por taksonomiistoj. Linneo dekomence klasigis la bananujojn en du specioj surbaze nur de iliaj uzoj kiel manĝaĵo: Musa sapientum por la desertobananoj kaj Musa paradisiaca por la «veraj bananoj». [8] En serio de artikoloj publikitaj ekde 1947, Ernest Cheesman pruvis, ke Musa sapientum kaj Musa paradisiaca de Linneo estas kultivaroj kaj posteuloj de du naturaj specioj produktantaj de semoj, nome Musa acuminata kaj Musa balbisiana, ambaŭ priskribitaj por la unua fojo fare de Luigi Aloysius Colla.[9][10] Cheesman rekomendis la nuligon de la specioj de Linneo favore al reklasigo de bananujoj laŭ tri grupoj de kultivaroj morfologie diferencaj: tiuj kiuj montras ĉefe la botanikajn karakterojn de Musa balbisiana, tiuj kiuj montras ĉefe la botanikajn karakterojn de Musa acuminata kaj tiuj kiuj montras ĉefe la botanikajn karakterojn de ambaŭ.[11]

La klasigo de la multaj variaĵoj de bananoj estas tre kompleksa demando, ankoraŭ nefinita. La klasigon de Linneo oni uzis dum jarcentoj, ĉar ĝi korespondis tre klare kun la variaĵoj disvastigitaj en Ameriko kaj Afriko. Tamen, la centro de la germoplasma diverseco de la genro "Musa" en Sudorienta Azio prezentis nombrajn speciojn kiuj ne kongruis kun la priskriboj kiujn estis publikiginta la sveda botanikisto laŭ nombraj aspektoj. La specioj priskribitaj kaj publikigitaj en la du sekvaj jarcentoj estis multnombraj, sed ne tre zorgitaj, kaj la konfuzo pri ilia rilato estis granda.

Musa acuminata.
Musa acuminata.

Nur je la publikigo en 1948 de la Classification of the bananas de Ernest Cheesman oni enkondukis rigoran taksonomian ordon al la demando. Cheesman identigis la tipojn Linnean kiel hibridoj produktitaj per kruciĝo de du specioj priskribitaj de Luigi Colla, nome M. acuminata kaj M. balbisiana. El tiuj, li klasigis la multajn variaĵojn kultivatajn en tri grupojn laŭ ilia genetika dispono; unu el ili descendis ĉefe de ĉiu el la praulaj specioj, dum tria estis formita de hibridoj de miksaj trajtoj.

La grupo devena ĉefe de M. acuminata enhavus la plej antikvajn manĝeblajn bananojn, akiritajn pere de la elekto de ekzempleroj nefekundaj kaj partenokarpaj de la specio en la insuloj de Sudorienta Azio kaj la Malajzia Duoninsulo. El tiuj, kaj per kromosoma restaŭrado, disvolvis triploidajn variaĵojn plej fortikajn kaj plej produktivajn. Cheesman klasigis tiujn variaĵojn kun ilia natura antaŭulo kiel M. acuminata, argumentante, ke la aŭtopoliploidoj ne montris ŝanĝojn de la genetika materialo de la specio.

Pli norde, en pli sekaj regionoj, la variaĵoj devenaj de M. balbisiana rezultis pli utilaj estante pli toleremaj. En Filipinoj oni akiris la unuajn triploidajn ekzemplerojn de tiu grupo, disajn sed krom tio morfologie tre similajn al ilia natura praulo. Disvastigitaj per vegetativa propagado pro sia nefekundeco, ili okazigis la duan grupon de kultivitaj variaĵoj, kiujn Cheesman klasigis paralele kiel M. balbisiana.

Finfine, en kelkaj zonoj ambaŭ branĉoj ekkontaktiĝis, kaj estante heterokongrueblaj okazigis naturajn hibridojn diploidajn, triploidajn kaj kelkajn tetraploidajn, inter kiuj enkalkuliĝis la du variaĵojn kiujn povis identigi Linneo. Tamen la esprimo botanike plej ĝusta por referenci la planton estus M. acuminata x balbisiana, kongrue kun la normoj de la Internacia Kodo de Nomenklaturo por Kultivataj Plantoj, ankaŭ la plej interesaj hibridoj povas havi dunomon por sia identigo. Ĉar Musa paradisiaca havis prioritaton de publikigo, la nomo de hibrido Musa x paradisiaca povas esti uzata por referenci ĉiujn variaĵojn devenajn de la kruciĝo de M. acuminata kaj M. balbisiana sen pliaj precizigoj pri ilia genetika kompono.[12]

Ekzemplero de M. balbisiana en la Botanikaj Ĝardenoj de Kew.

Tamen, la genetika kompono estas grava por determini la karakterojn de la diversaj kultivitaj grupoj, kiuj evidente diferenciĝas inter si. Baldaŭ post la trovitaĵoj de Cheesman, Ken Simmonds kaj Norman Shepherd (1955) publikigis metodon por identigi la variaĵojn el ilia origino. El diagnoza tabelo kiu enhavas dek kvin bazajn karakterojn kiuj varias inter M. acuminata kaj M. balbisiana, la hibridojn oni taksas, atribuante poentaron al ĉiu karaktero ĉu la hibrido estas identa al M. acuminata (valoro de unu poento), identa al M. balbisiana (kvin punktoj) aŭ fenotipo intermeza (intermeza poentaro kongrue kun ilia simileco al praularoj). La valoroj sumiĝas, kaj la totalon oni uzas por determini grosso modo la karakterojn de la hibrido. La poentaro inter 15 kaj 20 korespondas al naturaj variaĵoj aŭ puraj diploidaj variaĵoj de M. acuminata; en la plej alta pinto de la skalo, estu la ekvivalentoj de M. balbisiana. La hibridoj montras intermezajn poentarojn.

Simmonds kaj Shepherd proponis en 1955 sistemon de nomenklaturo bazitan en la genomo. Tiu sistemo nuligis preskaŭ ĉiujn malfacilaĵojn kaj nekonsistaĵojn de la antaŭa klasigo de bananujoj bazita sur la atribuo de sciencaj nomoj al la kultivataj variaĵoj,[9][13] kaj anstataŭis ĝin per kodo ad hoc por esprimi la genotipon de la variaĵo. Ĉiun hibridon identigus ŝlosilo de inter du kaj kvar literoj, kongrue kun ilia ploidio; ĉiu litero respondus pri la deveno de la variaĵo, estante A utila por referenci genetikan branĉon devenan de M. acuminata kaj B por referenci genetikan branĉon devenan de M. balbisiana. Tiel, triploida hibrido kun du serioj de kromosomoj devenaj de M. acuminata kaj unu de M. balbisiana estus identigebla kiel AAB, kaj unu pura diploido de M. balbisiana kiel BB. La esploroj montris, ke la variaĵoj de deveno A estas pli nombraj ol tiuj de deveno B; la plimulto de la kultivoj estas AAA aŭ AAB, kaj la bananujoj ABB, kaj AB, AABB aŭ ABBB estas pli raraj. Por precizigi la kultivon, oni malantaŭenigas la propran nomon de la kultivo inter simplaj citiloj post la genetika priskribo. Ne ĉiuj fontoj adoptis la sistemon, sed ĝi havas etendan uzon inter la fakuloj en la afero.

Fruktoj de kvar diferencaj tipoj de kultivaroj.

Fenotipaj grupoj[redakti | redakti fonton]

La plimulto de la kultivaroj kiel fruktoproduktaj devenas nur de M. acuminata, kaj montras konstituon ĉu diploidan ĉu triploidan. Simmonds kaj Shepherd distingas variajn fenotipajn grupojn, al kiuj postaj esploristoj aldonis variaĵojn de ĵusa kreado aŭ ne identigitaj antaŭe:

  • La grupo AA 'Jari Buay', tre populara en Vjetnamio kaj Indonezio, sed preskaŭ nekonata en Okcidento;
  • La grupo AA 'Kapas', banano konsumita boligita en Indonezio kaj Malajzio;
  • La grupo AA 'Lakatos', banano de tre rapida kresko (fruktiĝas en pli ol 10 monatoj) de filipina deveno, populara en la tropikoj; la dunoma nomo nuntempe nevalida M. lacated probable korespondas al tiu grupo;
  • La grupo AA 'Sucrier', grava en Nov-Gvineo sed etenda ankaŭ en Sudorienta Azio kaj Brazilo; ili estas diploidaj ekzempleroj, de malhelaj falsaj tigoj, de tono flaveca iom vakseca, kiu produktas malgrandajn grapolojn, de fruktoj de maldika ŝelo kaj tre dolĉaj. En tiu grupo estas la variaĵo nomita 'Dama Diraĵo' aŭ 'Blanka Gvineo', la plej malgranda de la bananujoj kultivataj komerce, nome bananujo de maldika trunko kaj forta radika sistemo, kiu produktas grapolojn de inter 10 kaj 14 "manoj" de 12 ĝis 20 fruktoj. Ili estas rezistantaj al la sekego kaj al la malsano de Panamo, sed suferantaj pro la "sigatoka", nome fungo Mycosphaerella fijiensis. La dunomaj nomoj aktuale nevalidaj M. Bertero, M. berteroniana kaj M. sapientum korespondas al tiu grupo de kultivataj variaĵoj;
  • La grupo AAA 'Cavendish ', kiu enhavas la plimulton de la bananoj konsumitaj en Eŭropo kaj Usono ekde la dekadenco de 'Gros Michel'. Eble devena de Indonezio - kie la bananon 'Bungulan' oni produktas domnivele -, kvankam ilia neregula ritmo de maturigo kaj malforta toleremo al stokado faras ginx maltaŭga por komercaj plantejoj. Nuntempe oni disvolvas ĝin en nombraj variaĵoj:
    • La kultivaro 'nana Cavendish', disvolvigita en Ĉinio kaj nuntempe la plej grava variaĵo en la Kanariaj insuloj kaj Orienta Afriko; estas granda bananujo, de larĝaj folioj, toleremaj al vento kaj la sekego, kiu produktas mezgrandajn fruktojn, bonkvalitajn, sed suferantajn pro damaĝoj en transporto pro la maldikeco de ilia ŝelo. Ili havas la apartecon posedi masklajn florojn nedehiskajn. La dunomaj nomoj aktuale nevalidaj M. cavendishii, M. sinensis kaj M. enana korespondas al tiu kultivo;
    • La kultivaro 'Cavendish Gigante' aŭ 'Grand Nain', de aspekto simila al 'Gros Michel' kaj necerta deveno. Temas pri mezgranda banano, kun falsa tigo brunmakulita, kun bananoj pli grandaj ol 'nana Cavendish', de pli dika ŝelo kaj malpli intensa gusto. Ĝi estas la ĉefa variaĵo en Kolombio, Ekvadoro kaj Taajvano.
    • La kultivaro 'Robusta', simila al 'Lakatos', malgranda banano rezistanta al la vento kiun oni kultivas en Brazilo kaj Polinezio;
    • La kultivaro 'Valery', variaĵo de 'Robusta' pli rezista al la sigatoka malsano, sed de frukto pli firma kaj iom de vakseca teksturo;
  • La grupo AAA 'Golden Beauty', disvolvigita en Trinidado pro sia rezistemo al la Panama kaj la sigatoka malsanoj; ili estas malgrandaj bananoj, kun mallongaj grapoloj, sed rezistaj al transporto kaj tre bongustaj. Oni kultivas ilin en Honduro kaj Fiĝioj;
  • La grupo AAA 'Gros Michel', kiu estis dum multa tempo la banano plej kultivata de Okcidento; devena de Birmo kaj Srilanko, estis enkondukita en Martinikon fare de francoj, kaj el tie en Jamajkon, Centramerikon, Havajon kaj Aŭstralion. Ili estas grandaj bananoj, kun grandaj grapoloj de longaj fruktoj intensflavaj, nuntempe preskaŭ malaperintaj pro sia sufereblo al la malsano de Panamo. Tamen, ons uzis ĝin kiel bazo por la disvolvigo de aliaj kultivaroj;
  • La grupo AAA 'Morado', populara en Karibio kvankam devena de Barato. Ĝi estas rezistanta al malsanoj, sed malfruas pli ol 18 monatoj por fruktiĝi, pro kio ĝi estas disponebla nur en komercaj plantejoj. Ĝi estas granda banano, kun folioj kaj tigoj intenspurpuraj, kaj kun frukto nuanca al oranĝkolora dum ĝi maturiĝas; ĝi produktas grapolojn kompaktajn de ĉirkaŭ 100 fruktoj de intensa gusto kaj meza grando. La variaĵo 'Purpurverda' havas buntan koloraron jaspecan de verda kaj purpura, kaj atingas ĉirkaŭ 9 m de alto; ĝi produktas kvar ĝis sep "manojn" por grapolo, tre grandajn.

Diploidaj, triploidaj kaj tetraploidaj kultivaroj propre hibridaj[redakti | redakti fonton]

  • La grupo AAB 'Burro' (Azeno) aŭ 'Orinoko', alta planto, rezistanta, de malmultaj longaj kaj tre dikaj fruktoj, kun la pulpo iom rozkoloraj kaj manĝebla kruda, sed eĉ pli bongusta se boligita;
  • La grupo AAB 'Franca', nome granda banano, forta, kun masklaj floroj nedehiskaj, kultivita ĉefe en Barato kaj Orienta Afriko; la dunomaj nomoj nuntempe nevalidaj M. bidigitalis kaj M. purpurea-tomentosa korespondas al tiu grupo, same kiel tiu de M. paradisiaca origina de Linneo;
  • La grupo AAB 'Laknau', nome triploida banano simila al 'Cuerno' (Korno) escepta kiu produktas fekundajn florojn, kio ebligis ties uzadon kiel materialo de bazo por eksperimentaj kruciĝoj;
  • La grupo AAB 'Macho' (Masklo), bananoj tre rezistantaj kiuj produktas malmultajn fruktojn, manĝeblajn krudajn sed de gusto multe pli agrabla se boligita. La dunomaj nomoj nuntempe nevalidaj M. corniculata, M. emasculata kaj M. protractorachis korespondas al tiu grupo;
  • La grupo AAB 'Manzana' (Pomo) estas desertobanano plej etendigita en la tropiko, kvankam ne ekzistas grandaj plantejoj. Estas tre granda banano, kun nur deko da "manoj" por grapolo kaj 16 ĝis 18 fruktoj por "mano", tre rezistanta al la sigatoka malsano sed suferanta pro la malsano de Panamo. La frukto estas tre bonodora, kun distinga aromo al pomo, iom adstringa antaŭ maturiĝi sed tre bongusta;
  • La grupo AAB 'Mysore' (Misoro) estas la banano plej kultivata en Barato, kie preskaŭ tri kvaronoj de la plantita areo estas de tiu banano. Ĝi estas rara ekster la sudazia duoninsulo, kvankam en Trinidado oni plantas ĝin akompananta kakaon. Ĝi estas vigla planto, rezistanta al la sekego, imuna al la malsano de Panamo malmulte suferanta pri la sigatoka. Ĝi produktas kompaktajn grapolojn de bananoj de maldika ŝelo, brilflavaj, de subacida gusto;
  • La grupo AAB 'Rajah'; la dunoma nomo nuntempe nevalida M. regia probable korespondas al tiu grupo;
  • La grupo AAB 'Seribu'; la dunoma nomo nuntempe nevalida M. Seribu korespondas al tiu kultivaro;
  • La grupo ABB 'Awake';
  • La grupo ABB 'Cenizo' (Cindra), estas tre alta bananujo, kun longa flora tigo kaj malmultaj "manoj" por grapolo. Ĝi produktas angulformajn fruktojn, tre grandajn, de cindroforma ŝelo kaj pulpo tre blanka, kun alta koncentro de sukero kompare kun aliaj banaanoj;
  • La grupo ABB 'Chato' aŭ 'Bluggoe', nome banano tre rezistanta al malsanoj, kiu produktas grapolojn de grandaj fruktoj, distingeblaj pro sia malferm strukturo, tre grava kiel kultivo de vivtenado en Afriko kaj Azio;
  • La grupo ABB 'Pelipita', unu de la ĉefja komercaj kultivaroj de banano en la mondo, rezistanta al la nigra sigatoka malsano, sed de gusto malpli intensa ol aliaj variaĵoj;
  • La grupo ABBB 'Tiparot', tetraploida disvolvigita pro sia rezistemo al malsanoj, sed malmulte produktiva.

Devenaj nur de M. balbisiana[redakti | redakti fonton]

  • La grupo BBB 'Cardada';
  • La grupo BBB 'LEP Chang Kut';
  • La grupo BBB 'Maricongo', la ĉefa komerca kultivo de banano de la mondo, tre alta bananujo, frukto tre angulforma kaj granda; ekzistas nana variaĵo, nome la 'enano' (nana) aŭ 'Cochon';
  • La grupo BBB 'Saba', de malpli kuirkvalito, sed imuna al la nigra sigatoka.

Historio[redakti | redakti fonton]

Frua kultivado[redakti | redakti fonton]

Sudorientaj aziaj kultivistoj unue kultivis kaj aldomigis bananojn. Lastatempa arkeologia kaj paleoekologia indiko ĉe Kuk-marĉejo en la Okcidenta Altlanda Provinco de Papuo-Nov-Gvineo sugestas ke banana kultivado tie okazis tiel frue kiel 5000 a.K.E. kaj eble kiel 8000 a.K.E. Estas probable, ke aliaj specioj estis poste kaj sendepende aldomigitaj aliloke en la sudorienta Azio. La sudorienta Azio estas la regiono de unuaranga diverseco de la banano. Areoj de duaranga diverseco troviĝas en Afriko, indikante longan historion de banana kultivado en la regiono.

Mapo deklaranta ke banana kultivo okazinta en antaŭislamaj tempoj en Barato kaj Sudorienta Azio, dum la 700–1500 p.K. "islama periodo" laŭ la Nila Rivero kaj en Mezopotamio kaj Palestino kaj malpli certe en sub-Sahara Afriko dum tiu sama periodo
Reala kaj verŝajna disvastigado de bananoj dum islamaj tempoj (700–1500 p.K.)[14]

Fitolitoj eltrovitaj en Kamerunio datiĝantaj el la unua jarmilo a.K.E.[15] ekkaŭzis ankoraŭ nesolvitan debaton pri la dato de unua kultivado en Afriko. Ekzistas lingvaj indikoj ke bananoj estis sciita en Madagaskaro ĉirkaŭ tiu tempo.[16] La plej frua antaŭa indiko indikas ke kultivado okazis ne pli frue ol la malfrua 6a jarcento p.K.[17] Estas probable, tamen, ke bananoj estis alportitaj almenaŭ al Madagaskaro se ne al la Orienta afrika marbordo dum la fazo de Malagasia koloniigado de la insulo el Sudorienta Azio ĉ.400 K.E.[18]

La banano eble ekzistis en kelkaj lokoj de la Mezoriento dum la fruaj tagoj de Islamo. Estas iom da tekstaj indikoj ke la profeto Mahometo konis bananojn. La disvastigado de Islamo estis sekvita de disvastigegado de la banano. Estas multaj referencoj al ĝi en islamaj tekstoj (kiel poemoj kaj haditoj) komencante en la 9-a jarcento. De la 10-a jarcento la banano aperas en tekstoj de Palestino kaj Egiptio. De tie ĝi disvastiĝis en nordan Afrikon kaj islaman Iberion. Dum la mezepoka periodo, la bananoj de Granado (Hispanio) estis konsiderataj inter la plej bonaj en la araba mondo.[14] En 650, islamaj konkerintoj alportis la bananon al Palestino. Nuntempe, banana konsumado grave pliiĝas en islamaj landoj dum Ramadano, la monato de tagluma fastado.

Bananoj estis enkondukitaj al la Amerikoj de portugalaj maristoj kiuj alportis la fruktojn de Okcidenta Afriko en la 16-a jarcento[19]. La vorto banano estas de okcidentafrika deveno, de la Volofa lingvo, kaj pasis al multaj eŭropaj lingvoj tra la hispana aŭ portugala[1].

Multaj sovaĝaj bananaj specioj ekzistas en Nov-Gvineo, Malajzio, Indonezio kaj la Filipinoj.

Planteja kultivado[redakti | redakti fonton]

En la 15-a kaj 16-a jarcentoj, portugalaj kolonianoj fondis bananajn plantejojn en la Atlantikaj Insuloj, Brazilo kaj okcidenta Afriko.[20] Ankoraŭ dum la Viktoriana Epoko, bananoj ne estis vaste konataj en Eŭropo, kvankam ili estis haveblaj[20] Jules Verne enkondukas bananojn al siaj legantoj per detalaj priskriboj en Ĉirkaŭ la mondon en okdek tagoj (1872).

En la komenco de la 20-a jarcento bananoj formis la bazon de grandaj komercaj imperioj; pria ekzemplo estas la Unuiĝinta Frukta Firmao, kiu kreis grandegajn plantejojn precipe en Centra- kaj Sudameriko. Ĉi tiuj estis kutime komerce ekspluatadataj kaj la termino "Banana respubliko" estis elpensita por landoj kiaj Honduro kaj Gvatemalo, reprezentante tion, ke ĉi tiuj firmaoj kaj iliaj politikaj subtenantoj kreis kaj instigis "sklavecajn diktaturojn", kies ĉefa motiviteco estis protekti la firmaojn.

Moderna kultivado[redakti | redakti fonton]

Foto de du krucsekciaj duonoj de semo-plenigita frukto
Fruktoj de natur-tipaj bananoj havas multenombrajn grandajn, malmolajn semojn.
Bananoj, nekuiritaj
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj)
Energio 90 kkal   370 kJ
Karbonhidrato 22,84 g
- Amelo 5,38 g
- Sukeroj 12,23 g
- Fibro 2,6 g
Graso 0,33 g
Proteino 1,09 g
Akvo 74.91 g
Vitaminoj
A-vitamino  64,0 IU
beta-karoteno   μg 0%
Tiamino (B1-vitamino)  3.1e-2 mg 2%
Riboflavino (B2-vitamino)  7.3e-2 mg 5%
Nikotina acido (B3-vitamino)  0.665 mg 4%
Pantotena acido (B5-vitamino)  0.334 mg 7%
Piridoksino (B6-vitamino)  0.367 mg 28%
C-vitamino  8.7 mg 15%
E-vitamino  0.1 mg 1%
Mineraloj
Kalcio  5.0 mg 1%
Fero  0.26 mg 2%
Magnezio  27.0 mg 7% 
Mangano  0.27 mg 13% 
Fosforo  22.0 mg 3%
Kalio  358.0 mg 8%
Zinko  0.15 mg 2%
Procentaĵoj rilatas al usonaj
rekomendoj por plenkreskuloj.
Fonto: USDA Nutrient database angle

Kvankam la originalaj bananoj enhavis grandajn semojn, la kulturvarioj kun etaj semoj estas preferataj por homa kruda frukto-konsumado. Ĉi tiuj estas reproduktataj nesekse de plantetoj. Al la planto estas permesate produkti 2 ŝosojn samtempe; la pli grandan por tuja fruktoproduktado kaj la pli malgrandan "suĉanto" aŭ "sekvanto" por produkti frukton post 6–8 monatoj. La vivo de banana planto estas 25-jara aŭ pli longa, dum kiu tempo la individuaj priplantataj ejoj povas moviĝi iomete de siaj originalaj pozicioj laŭ tio kiel latera rizoma formado bezonas.

Kultivitaj bananoj estas nekapablaj produkti kreskopovajn semojn. Manke de semoj, disvastigado tipe enhavas forigadon kaj transplantadon de parto de la subtera tigo. Kutime tio estas farata per zorgema forigado de suĉanto (vertikala ŝoso kiu evoluas de la bazo de la banana tigo) kun kelkaj radikoj sendifektaj. Tamen, malgrandaj bulbotuberoj, reprezentantaj ne ankoraŭ longiĝintajn suĉantojn, estas pli facile transplanteblaj kaj povas esti ellasitaj ekster la grundo dum ĝis 2 semajnoj; ili bezonas minimuman prizorgon kaj povas esti ekspeditaj grandkvante.

Ne estas necese inkluzivigi la bulbotuberon aŭ radikan strukturon por disvastigi bananojn; distranĉitaj suĉantoj sen radika materialo povas esti disvastigitaj en malseka sablo, kvankam tio ĉi daŭras iom pli longe.

En kelkaj landoj komerca disvastigado okazas per hista kulturado. Ĉi tiu metodo estas preferata, ĉar ĝi certigas senmalsanan plantado-materialon. Se oni uzas vegetajn partojn kiel suĉantojn por disvastigado, estas risko elsendi malsanojn (precipe la ruinigan panaman malsanon).

Kiel ne-laŭsezona kultivaĵo, bananoj estas haveblaj freŝe tutjare.

Malsanoj[redakti | redakti fonton]

Bananoj de la variaro Cavendish, kiu dominas la mondan merkaton, estas minacataj de malsanoj. Ĝia antaŭaĵo, la vario 'Gros Michel', malkovrita en la jardeko de 1820, simile dominis, sed oni devis anstataŭigi ĝin post vastaj infektoj de la panama malsano. Senŝanĝa kultivado de Cavendish faras ĝin facile infektebla kaj tial endanĝerigas kaj industrian kaj malgrandaskalan vivotenan kultivadon.[21][22]

La botanikisto Julie Sardos trovis kelkajn sovaĝajn prabananojn, kies genoj povus helpi kontraŭ malsanoj.[23] Iuj opiniantoj asertas, ke la varioj, kiuj povus anstataŭi Cavendish, estas tiel malsamaj, ke la plejparto de la homaro ne konsiderus ilin la sama frukto. Ili kulpigas samgenaran kultivadon celantan mallongadaŭrajn komercajn motivojn.[24] Fungaj malsanoj estas relative pli gravaj por insuletaj evolulandoj.[25]

Panama malsano[redakti | redakti fonton]

Bananujo tratranĉita por montri fungan kreskon ene
Panammalsana fungo (Fusarium) kreskanta supren tra banana tigo

Panama malsano kaŭziĝas de Fusarium, grunda fungo kiu eniĝas tra la radikoj de la planto kaj portiĝas en akvo ĝis la trunko kaj folioj. Ĝi produktas ĝelojn kaj gumojn, kiuj baras la fluon de akvo kaj nutrosubstancoj, velkigante la planton. Antaŭ 1960 preskaŭ la tuta komerca produktado de bananoj uzis la kulturvarion Gros Michel, kiu montriĝis tre infektebla.[26] Cavendish elektiĝis kiel anstataŭaĵo ĉar el la rezistaj kulturvarioj ĝi produktis la plej bonkvalitan frukton. Cavendish tamen bezonas pli zorgan transporton,[27] kaj iuj taksas la kvaliton malsupera al Gros Michel.[28]

TR4[redakti | redakti fonton]

Panama malsano TR4, pli infektema raso de panama malsano, estis malkovrita en 1993. Ĝi detruis plantejojn de Cavendish en pluraj sudorient-aziaj landoj kaj disvastiĝis en Aŭstralion kaj Baraton.[29] Ĉar tiu grundokreska fungo estas facile portebla sur botoj, vestoj, kaj laboriloj, ĝi poste atingis Amerikon malgraŭ jaroj da kontraŭaj klopodoj.[29] Genetike maldiversa, Cavendish estas facile infektebla de TR4, kaj la malsano endanĝerigis ĝian komercan produktadon en la tuta mondo.[30] La sola trovita defendilo kontraŭ TR4 estas genetika rezisto.[29] Tion ebligas aŭ RGA2, geno izolita el TR4-rezista duploida banano, aŭ la nematod-devena Ced9.[31][32] Necesas gentekniko.[31][32] Fakuloj rekomendas plidiversigi bananojn per novaj varioj anstataŭ nur Cavendish.[29]

Nigra sigatoko[redakti | redakti fonton]

Folio infektita de nigra sigatoko

Nigra sigatoko estas funga folimakula malsano unue observita en Fiĝio en 1963 aŭ 1964. Ĝin kaŭzas la askomikoto Mycosphaerella fijiensis. Ĝi disvastiĝis en bananajn plantejojn tra la tropikoj en infektitaj bananaj folioj uzitaj en pakado. Ĝi infektas ĉiujn kutimajn kulturvariojn de bananoj, inklude Cavendish,[33] kaj malhelpas fotosintezon nigrigante parton de folioj kaj poste mortigante ĝin tutan. Pro manko de energio la frukta produktado malkreskas je 50% aŭ pli, kaj tiuj bananoj, kiuj kreskas, maturiĝas tro frue kaj maltaŭgas por eksportado. La fungo ĉiam pli rezistas traktadon, kaj la nuna elspezo por trakti 1 ha superas US$1,000 en jaro; en iuj kazoj oni devas ŝprucigi fungicidojn eĉ 50 fojojn jare. Krom la elspezo estas la demando, kiom fungicida aplikado povas intensi sen malakceptindaj efikoj al la medio.[34][35]

Banana pintfaska viruso[redakti | redakti fonton]

Infektita bananujo
Kolonio de bananaj afidoj (Pentalonia nigronervosa), vektoro de banana pintfaska viruso

Banana pintfaska viruso (BPFV) estas viruso en la genro Babuvirus, familio Nanoviridae, kiu infektas la genrojn Musa (muzojn) kaj Ensete en la familio Musaceae.[36] Inter la simptomoj de banana pintfaska malsano (BPFM) estas malhelaj verdaj strioj de diversaj longoj sur la folivejnoj kaj folitigoj. La folioj fariĝas mallongaj kaj kriplaj dum la malsano progresas, farante faskon sur la pinto de la bananujo. Infektitaj plantoj ne produktas fruktojn aŭ la grapolo ne eliĝas el la ŝajntigo.[37] La viruso estas transportata de la banana afido Pentalonia nigronervosa kaj troviĝas vaste en Azio, inklude Filipinojn kaj Tajvanon, Oceanio, kaj partoj de Afriko. BPFM ne estas kuracebla, sed efike kontraŭbatalebla per ekstermado de malsanaj plantoj kaj plantado de senvirusa materialo.[38] Neniu vere rezista kulturvario estas trovita, sed malsamaj infektebloj inter varioj estas raportitaj. La komerce gravega variaro Cavendish estas severe damaĝebla.[37]

Banana bakteria velko[redakti | redakti fonton]

Banana bakteria velko (BBV) estas malsano kaŭzata de la bakterio Xanthomonas campestris pv. musacearum.[39] Ĝi estis plej frue identigita ĉe parenco de la bananujo, Ensete ventricosum, en Etiopujo en la jardeko de 1960,[40] sed aperis en Ugando en 2001 infektanta ĉiujn bananajn kulturvariojn. Poste oni diagnozis BBV en Centra kaj Orienta Afriko, interalie en la banankultivaj regionoj de Ruando, la Demokrata Respubliko Kongo, Tanzanio, Kenjo, Burundo, kaj Ugando.[41]

Uzoj[redakti | redakti fonton]

Manĝado[redakti | redakti fonton]

Frukto[redakti | redakti fonton]

Bananoj estas esenca fonto de amelo por multaj tropikaj popoloj. Laŭ kulturvario kaj matureco, la gusto de la pulpo povas varii de amela ĝis sukera, kaj la tuŝimpreso de firma ĝis kaĉa. Oni povas manĝi ĝin krudan aŭ kuiritan. La ĉefa aromaĵo de bananoj estas izoamila acetato (foje nomata "banana oleo"), kaj ĝi kontribuas ankaŭ al la gusto, kune kun butila acetato kaj izobutila acetato.[42]

Kuirbananojn oni kutime fritas aŭ alie kuiras antaŭ manĝado.[43] Pisang goreng, banano fritita en pasto, estas populara strata manĝaĵo en Sudorienta Azio.[44] Filipina kuirarto inkludas desertojn kiel maruya, plado el frititaj bananoj.[45] Sekaj bananoj estas uzataj kiel manĝeto.[46] Oni povas fari dolĉan bananpanon[47] aŭ prepari bananojn kiel fruktan konservaĵon.[48] Bananaj ĉipsoj estas manĝeto farita el tranĉitaj kaj frititaj bananoj, interalie en Keralo.[49] Oni povas sekigi bananojn kaj mueli ilin por banana faruno.[50]

Floroj[redakti | redakti fonton]

Bananaj floroj estas uzataj kiel legomoj[51] en sud-azia kaj sudorient-azia kuirartoj. La gusto similas al artiŝoko. Kiel ĉe artiŝokoj, kaj la karneca parto de la brakteoj kaj la florkerno estas manĝeblaj.[52]

Folioj[redakti | redakti fonton]

Bananaj folioj estas grandaj, flekseblaj, kaj akvimunaj. Ili kutime estas tro malmolaj por homa manĝado, sed uziĝas kiel naturamikaj forĵeteblaj volvaĵoj aŭ teleroj por manĝaĵoj en Suda Azio,[53] kelkaj sudorient-aziaj landoj,[54] kaj Latinameriko.En Tamilujo, Barato, oni uzas sekajn bananajn foliojn por paki solidajn nutraĵojn kaj kiel tasojn por likvaj.[55]Bananaj folioj estas la volvaĵo por multaj specoj de tamalo.[56]

En Indonezia kuirarto, oni uzas bananajn foliojn en kelkaj kuirmetodoj, ekzemple pepes kaj botok; bananfoliaj pakoj enhavantaj spicitajn ingrediencojn kuiriĝas en vaporo aŭ bolanta akvo, aŭ sur lignokarbo. Kiam oni uzas bananajn foliojn en vapora aŭ surkarba kuirado, ili protektas la nutraĵon kontraŭ brulo kaj aldonas subtilan dolĉan guston.[57]

Trunko[redakti | redakti fonton]

La tenera medolo de bananuja trunko uziĝas en sud-azia kaj sudorient-azia kuirarto. Ekzemploj estas la burma plado mohingo kaj la filipinaj inubaran kaj kadyos, manok, kag ubad.[58][59]

Papero kaj tekstiloj[redakti | redakti fonton]

Banana fibro, rikoltita el la ŝajntigoj kaj folioj, estas uzata en tekstiloj en Azio ekde almenaŭ la 13-a jarcento. Oni uzis kaj fruktajn kaj fibrajn speciojn de bananoj.[60] En la japana sistemo kijōka-bashōfu, oni periode fortranĉas foliojn kaj kreskantajn tigojn por certigi molecon. La rikoltitajn foliojn kaj tigojn oni preparas per bolanta lesivo por fabriki fadenojn el la fibroj. Tiuj fibroj havas diversajn molecojn, kio rezultigas diverskvalitajn fadenojn kaj tekstilojn por apartaj celoj. Ekzemple, la plej eksteraj fibroj estas la plej malfajnaj kaj taŭgas por tablotukoj, dum la plej enaj kaj molaj fibroj estas dezirataj por kimonoj kaj kamishimo. Tiu tradicia ŝtoffabrika metodo bezonas multajn paŝojn, ĉiujn farendajn senmaŝine.[61] Banana papero estas farebla kaj el la tigoŝelo de la bananujo, ĉefe por artaj celoj, kaj el la tigaj fibroj kaj nemanĝeblaj fruktoj. Oni povas fari ĝin senmaŝine aŭ industrie.[62]

Aliaj uzoj[redakti | redakti fonton]

Oni donas bananojn malakceptitajn por homa konsumado al brutoj.[63]

La foliegoj de bananujo estas uzeblaj kiel ombreloj.[57]

Bananŝeloj eble kapablas sorbi pezmetalan poluon el rivera akvo simile kiel aliaj purigiloj.[64][65]

Kiel ĉiuj vivaĵoj, bananoj malforte radioaktivas pro sia natura enhavo de kalio-40 (K-40).[66] La bananekvivalenta dozo de radioaktiveco estas simpla instrua koncepto por eduki la publikon pri la ĉiea natura radiado de K-40.[67][68]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Douglas Harper (kompil.) (2001–2012). Online Etymology Dictionary: banana – Enreta Etimologio Vortaro: banano. Dan McCormack Sponsored Words. Kontrolita en 2013-04-11.
  2. Capítulo 1: Panorama general de la producción y el comercio mundial de banano alirita la 5an de septembro 2023, ĉe Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (FAO) Arkivit ĉe [1] la 21an de februaro 2019.
  3. Warkentin, J. How to make a Banana Split Alirita la 10an de junio 2021, ĉe Universitato de Manitobo, 2004, arkivita en [2] la 24an de julio 2014.
  4. Simmonds, N. W. Where our bananas come from 1962, New Scientist, 16, n. 307, alirita la 9an de junio 2021, pp. 36–39, ISSN= 0262-4079.
  5. Benjamin, 2018, p. 300
  6. Hyam, Pankhurst, 1995, p. 329
  7. Martínez, Gustavo; Pargas, Rafael; Manzanilla, Edwuard (2012). «Orden Zingiberales: las musáceas y su relación con plantas afines». Agronomía Tropical 62 (1-4): 171-178. ISSN 0002-192X. Arkivita el originalo la 12an de julio 2021. Konsultita la 2an de julio 2021.
  8. Valmayor, 2000, pp. 2-4
  9. 9,0 9,1 Musa paradisiaca 23a de aprilo 2003 en Globalnet, alirita la 5an de julio 2021, arkivita en [3] la 5an de septembro 2008.
  10. Vézina, Anne Sistema de nomenclatura para los bananos cultivados 23a de julio 2020 en Promusa, alirita la 5an de julio 2021, arkivita en [4] la 2an de julio 2014.
  11. Valmayor, 2000, pp. 2-5.
  12. Valmayor, Ramón V.; Jamaluddin, S.H.; Silayoi, B.; Kusumo, S.; Danh, L.D.; Pascua, O.C.; Espino, R.R.C. [2013-01-08]. Banana cultivar names and synonyms in Southeast Asia. Los Baños, Philippines: International Network for Improvement of Banana and Plantain – Asia and the Pacific Office, 2000. ISBN 978-971-91751-2-4
  13. Porcher, Michel Sorting Musa names 19a de julio de 2002 en la Universitato de Melburno alirita en la 5a de julio 2021, arkivita en [5] la 2an de marto 2011,
  14. 14,0 14,1 Watson, Andrew. (1983) Agricultural innovation in the early Islamic world. New York: Cambridge University Press, p.  54. ISBN 978-0-521-24711-5.
  15. Indikoj por banana kultivado kaj bredado dum la unua jarmilo a.K.E. en la arbaro de suda Kamerunio. Mbida VM, Van Neer W, Doutrelepont H, Vrydaghs L. (2000) Journal of archaeological science 27:151–162
  16. Friedrich J. Zeller (2005). Herkunft, Diversität und Züchtung der Banane und kultivierter Zitrusarten (Origin, diversity and breeding of banana and plantain (Musa spp.)) - Herkunft, Diversität und Züchtung der Banane und kultivierter Zitrusarten (Deveno, diverseco kaj bredanta de banano kaj pizango (Musa spp.)). Journal of Agriculture and Rural Development in the Tropics and Subtropics – Revuo de Agrikulturo kaj Kampara Evoluado en la Tropikoj kaj Subtropics.
  17. . Africa's earliest bananas? – Ĉu plej fruaj bananoj de Afriko?. Journal of Archeological Science – Revuo de Arkeologia Scienco (2005-06-28).
  18. Randrianja, Solofo abd Stephen Ellis: Madagaskaro: Mallonga Historio. Presejo de la Universitato de Ĉikago, 2009.
  19. Bananas and plantains - Bananoj kaj Amelaj Bananoj (pizangoj). Botgard.ucla.edu - Botgard.Ucla.Edu. Kontrolita en 2009-04-16.
  20. 20,0 20,1 Phora Ltd. - History of Banana - Phora Ltd. - Historio de banano. Phora-sotoby.com - Phora-sotoby.com. Kontrolita en 2009-04-16.
  21. "A future with no bananas?". New Scientist. 13-a de majo 2006. Archived from the original on 18-a de januaro 2021. Retrieved 9-a de decembro 2006. {{cite magazine}}: Check date values in: |access-date=, |date=, and |archive-date= (help)
  22. Montpellier, Emile Frison (8-a de februaro 2003). "Rescuing the banana". New Scientist. Archived from the original on 11-a de marto 2007. Retrieved 9-a de decembro 2006. {{cite magazine}}: Check date values in: |access-date=, |date=, and |archive-date= (help)
  23. Whang, Oliver, "The Search Is on for Mysterious Banana Ancestors", The New York Times, 2022-10-17.
  24. "Big-business greed killing the banana – Independent", 24-a de majo 2008, paĝo A19.
  25. (2020-10-17) “Climate Change and Small Island Developing States”, Annual Review of Environment and Resources 45 (1), p. 1–27. doi:10.1146/annurev-environ-012320-083355. 
  26. (novembro 2008) “Conservation: Peeling Away”, National Geographic Magazine. 
  27. Frost, Natasha (February 28, 2018). "A Quest for the Gros Michel, the Great Banana of Yesteryear". Atlas Obscura. Archived from the original on 24-a de julio 2020. Retrieved 24-a de julio 2019. {{cite magazine}}: Check date values in: |access-date= and |archive-date= (help)
  28. Lessard, William. (1992) The Complete Book of Bananas. W.O. Lessard, p. 27–28. ISBN 978-0963316103.
  29. 29,0 29,1 29,2 29,3 . The banana is one step closer to disappearing. National Geographic (12-a de aŭgusto 2019). Arkivita el la originalo je 13-a de septembro 2019. Alirita 14-a de septembro 2019.
  30. Risk assessment of Eastern African Highland Bananas and Plantains against TR4. International Banana Symposium (2012). Arkivita el la originalo je 7-a de aprilo 2014. Alirita 6-a de aprilo 2014.
  31. 31,0 31,1 (14-a de novembro 2017) “Transgenic Cavendish bananas with resistance to Fusarium wilt tropical race 4”, Nature Communications 8 (1), p. 1496. doi:10.1038/s41467-017-01670-6. 
  32. 32,0 32,1 Researchers Develop Cavendish Bananas Resistant to Panama Disease (2021-02-24). Alirita 2021-09-02.
  33. (20-a de aprilo 2013) “Go Bananas”, New Scientist 218 (2913), p. 9–41.  (Ankaŭ ĉe . Nana from heaven? How our favourite fruit came to be (20-a de aprilo 2013). Arkivita el la originalo je 24-a de aprilo 2013. Alirita 19-a de aprilo 2013. )
  34. (2003) “Black sigatoka: An increasing threat to banana cultivation”, Plant Disease 87 (3), p. 208–222. doi:10.1094/PDIS.2003.87.3.208. 
  35. Mycosphaerella fijiensis v2.0. Joint Genome Institute, U.S. Department of Energy (2013). Arkivita el la originalo je 28-a de februaro 2014. Alirita 13-a de aŭgusto 2013.
  36. National Biological Information Infrastructure & IUCN/SSC Invasive Species Specialist Group. Banana Bunchy Top Virus (el Retarkivo {{{1}}}). Global Invasive Species Database. N.p., July 6, 2005.
  37. 37,0 37,1 Thomas, JE (ed). 2015. MusaNet Technical Guidelines for the Safe Movement of Musa Germplasm (el Retarkivo {{{1}}}). 3rd edition. MusaLit, Bioversity International, Rome
  38. Musa Disease Fact Sheet N° 4. Banana Bunchy Top Disease. INIBAP (1994). Arkivita el la originalo je 2-a de oktobro 2018. Alirita 2-a de oktobro 2018.
  39. (2004) “First report of Xanthomonas campestris pv. musacearum on banana in Uganda”, Plant Pathology 53 (6), p. 802. doi:10.1111/j.1365-3059.2004.01090.x. 
  40. (1968) “Bacterial wilt of Enset (Ensete ventricosa) incited by Xanthomonas musacearum”, Phytopathology 58, p. 111–112. 
  41. (2007) “Assessment of banana planting practices and cultivar tolerance in relation to management of soilborne Xanthomonas campestris pv. musacearum”, Crop Protection 26 (8), p. 1203–1208. doi:10.1016/j.cropro.2006.10.017. 
  42. (2002) “Flavor and Texture of Banana Chips Dried by Combinations of Hot Air, Vacuum, and Microwave Processing”, Journal of Agricultural and Food Chemistry 50 (7), p. 1883–1889. doi:10.1021/jf011218n. 
  43. Roast bream with fried plantain fritters and coconut sauce. BBC. Alirita 12-a de marto 2024.
  44. Kraig, Bruce. (2013) Street Food around the World: An Encyclopedia of Food and Culture. ABC-CLIO. ISBN 978-1-59884-955-4.
  45. Turon, maruya, bitso-bitso and banana cue make it to Taste Atlas's list of 100 most popular deep-fried desserts in the world (15-a de februaro 2023). Alirita 12-a de marto 2024.
  46. "Banana". Columbia Electronic Encyclopedia, 6-a eldono (2021).
  47. . Food Recipes-Banana Bread. BBC. Alirita 14-a de majo 2012.
  48. (2021-09-10) “Prevention of browning reaction in banana jam during storage by physical and chemical treatments”, Food Research 5 (5), p. 55–62. doi:10.26656/fr.2017.5(5).046. 
  49. Pereira, Ignatius, "The taste of Kerala", The Hindu, 13-a de aprilo 2013.
  50. . Business goes bananas. Queensland Country Life (13-a de majo 2014).
  51. Solomon, C. (1998) Encyclopedia of Asian Food. Australia: New Holland Publishers. ISBN 978-0-85561-688-5.
  52. . Banana Flowers. The Spruce Eats (21-a de junio 2022). (Vidu ankaŭ la ligilon "Banana Flower Salad".
  53. . Food Recipes-Banana Bread. BBC. Alirita 14-a de majo 2012.
  54. "Thailand Supermarket Ditches Plastic Packaging For Banana Leaves", Forbes, 25-a de marto 2019.
  55. (2019) “Leaves as dining plates, food wraps and food packing material: Importance of renewable resources in Indian culture”, Bulletin of the National Research Centre 43 (1). doi:10.1186/s42269-019-0231-6. 
  56. "Banana leaves transform texture of chicken tamales", 7-a de decembro 2022.
  57. 57,0 57,1 Morton, Julia F.. (2013) “Banana”, Fruits of warm climates. Echo Point Books & Media, p. 29–46. ISBN 978-1-62654-976-0. OCLC 861735500.
  58. “Philippine Food, Cooking, & Dining Dictionary”, '.
  59. “Philippine Food, Cooking, & Dining Dictionary”, '.
  60. Hendrickx, Katrien. (2007) The Origins of Banana-fibre Cloth in the Ryukyus, Japan (angle). Leuven University Press. ISBN 978-9058676146.
  61. Traditional Crafts of Japan – Kijoka Banana Fiber Cloth. Association for the Promotion of Traditional Craft Industries. Arkivita el la originalo je 4-a de novembro 2006. Alirita 11-a de decembro 2006.
  62. Gupta, K. M.. (13-a de novembro 2014) Engineering Materials: Research, Applications and Advances (angle). CRC Press. ISBN 9781482257984.
  63. Banana fruits. Feedipedia, a programme by INRA, CIRAD, AFZ and FAO (2016). Arkivita el la originalo je 21-a de februaro 2018. Alirita 20-a de februaro 2018.
  64. . Is That a Banana in Your Water? (11-a de marto 2011). Arkivita el la originalo je 26-a de aprilo 2011. Alirita March 15, 2011.
  65. (2011) “Banana Peel Applied to the Solid Phase Extraction of Copper and Lead from River Water: Preconcentration of Metal Ions with a Fruit Waste”, Industrial & Engineering Chemistry Research 50 (6), p. 3446–3451. doi:10.1021/ie101499e. Alirita 3-a de septembro 2019.. 
  66. General information about K-40. Oak Ridge National Laboratory (20-a de januaro 2009). Arkivita el la originalo je 23-a de decembro 2017. Alirita 24-a de aprilo 2019.
  67. . Banana equivalent dose. Internal Dosimetry, Lawrence Livermore National Laboratory, University of California (7-a de marto 1995). Arkivita el la originalo je 17-a de aŭgusto 2011. Alirita 24-a de aprilo 2019.
  68. . About radioactive bananas. Canadian Coalition for Nuclear Responsibility (2019). Arkivita el la originalo je 15-a de majo 2017. Alirita 14-a de aprilo 2019.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Banana en la hispana Vikipedio.