Novembro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

novembro
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3
4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17
18 19 20 21 22 23 24
25 26 27 28 29 30
aranĝo de 2024
tagoj

Novembro (latine November) estas la dekunua monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 30 tagojn. Ĝia nomo devenas de la fakto, ke ĝi estis la naŭa monato de la romia kalendaro, dum marto estis la unua, antaŭ la aldono de januaro kaj februaro.

Novembro estas monato de la aŭtuno en la Norda hemisfero kaj de la printempo en la Suda hemisfero. La signoj de la Zodiako en novembro estas Skorpio kaj Sagitario.

Novembro venas post oktobro kaj antaŭ decembro.

Novembro komenciĝas per la sama semajntago kiel marto en ĉiu jaro, kaj kiel februaro en superjaro.

Novembro
el hor-libro de l' duko de Berry
Tombejo en Parizo


Dosiero:November-banner-02.jpg