Angvilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Angvilo
FlagoBlazono
Britaj transmaraj teritorioj [+]

AkvejoKaribio

Koordinatoj18° 14′ N, 63° 3′ U (mapo)18.227222222222-63.048888888889Koordinatoj: 18° 14′ N, 63° 3′ U (mapo)
Areo91 km² (9 100 ha) [+]
Loĝantaro14 738 [+] (2018)

HorzonoUTC-04:00 [+]
ISO 3166AI, AIA, 660
Interreta domajno.ai

Angvilo (Tero)
Angvilo (Tero)

Angvilo (Angvilo)
Angvilo (Angvilo)
DEC
Angvilo
Angvilo
Map
Angvilo
Vikimedia Komunejo:  Anguilla [+]
vdr

Angvilo (angle Anguilla) estas dependa teritorio de Britio en la Kariba Maro.

  • Landkodo: AI.
  • Nacia nomo: Anguilla.
  • Areo: 96 kv.km.
  • Loĝantaro: 14738 (stato de 2018)
  • Administra centro: La-Valo.
  • Lingvoj: angla kaj kreola.

Angvilo (Anguilla, en la angla lingvo estas transmara dependa departemento de Britio en Karibio, pli specife en la norda ekstremo de la Deventaj Insuloj, en la Malgrandaj Antiloj. Ĝi estas unu el la 16 teritorioj sen memstareco sub gvidado de la Senkoloniiga Komitato de Unuiĝintaj Nacioj, kun la celo elimini la koloniismon.

La arkipelago konsistas el Angvil-insulo kaj kelkaj aliaj proksimaj insuletoj, ĝi havas marlimojn sudoriente kun la insulo Sankta Marteno kiu estas parto de la transmara franca departemento de Gvadelupo. Je la okcidento troviĝas la Britaj Virgulininsuloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Angvilo estis koloniigita de la angloj venintaj de Sankta-Kito kaj Neviso en 1650. Estis administrata de Britio ĝis 1825, kiam la insulo estis transdonita al la administrejo de Sankta-Krito kaj Neviso kontraŭvole de la loĝantoj de Angvilo. De tiu tempo, dum kelkaj okazoj, Angvilo intencis disiĝi.

La 11an de julio 1967 referendumo okazis pri la memstareco kiuj la disiĝistoj gajnis (1.813 voĉdonoj kontraŭ 5), kio proklamis la 17an de junion la sendependecon. De la 19a de marto ĝis la 15a de septembro 1969 la brita armeo okupis la kolonion, post popola ribelo proteste al la nekoncedo de la aprobita memstareco en la referendumo. Finfine en 1971, en virto de la Anguilla bill la insulo restis administrata de brita komisario kaj Konsilo de la Insulo. Ĝi atingis la kondiĉon de brita dependaĵo en 1976 kun memstara administrado, danke al la gvidanto de la Konsilo de la Insulo Ronald Webster, kaj fortigite en 1980 disigante ĝin de Sankta-Kito kaj Neviso.

En 1992 estis akceptita kiel asocia membro de la Kariba Komunumo CARICOM. En 1995, la uragano Ludoviko kaŭzis multajn perdojn en la insularo, ĉefe en la agrikulturo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Angvilo estas parto de orientkaribia valuta unuiĝo kaj kune kun ses aliaj karibiaj ŝtatoj kaj plia transmara teritorio de Britio kiel oficialan valuton uzas la orientkaribian dolaron.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]