Ĵurnalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĵurnalo estas vorto sen precize fiksita signifo en Esperanto. Ĝi povas signifi la jenajn aferojn:

La vorto ĵurnalo aperas en la Fundamento nur en ekzerco pri prononcado, kaj ĝia senco ne estas difinita en la Fundamento. La Akademio de Esperanto ĝin oficialigis per la 1-a Oficiala Aldono, kaj agnoskis ĝin kiel fundamentan per la 8-a Oficiala Aldono.

En la 1-a Oficiala Aldono la Akademio difinis la signifon de ĵurnalo per serio da similsonaj sed sence malkoheraj tradukoj, kiuj egalas al taggazeto (france), gazeto, ia ajn periodaĵo (angle), revuo (germane kaj ruse), taggazeto, taglibro (pole). La komuna trajto de ĉiuj ĉi sencoj estas gazeto, kio farus la vorton malnecesa duoblaĵo (ĉar gazeto estas forte enradikiĝinta kaj pli klare Fundamenta por tiu senco). PIV2 atribuas al la vorto la francajn sencojn (taggazeto, taglibro, registrolibro).

Oni povus doni al la vorto pli ĝeneralan sencon surbaze de la vorto ĵurnalisto, kies senco estas pli ĝenerala kaj pli kohera internacie; tiam ĵurnalaro estus ĉiaj „amasinformiloj“ (ne nur presitaj kiel "gazetaro"). Tamen ĝis nun tia uzo ne estas registrita.